La nacia polico de Kipro malkovris pasintsemajne reton dediĉatan al la ŝakrado de esperantistoj. Laŭ la deklaroj de la policestro la organizon regis grupo de pensiuloj avidaj je mono por siaj genepoj. Ili tiel nutris la multnombrajn esperanto-renkontiĝojn per freŝaj kaj malfreŝaj esperantistoj, kiuj do okupis lokon dum la prelegoj, en amasloĝejoj kaj simile.
“Tiu ĉi ŝakro-reto sendis al multaj esperanto-renkontiĝoj esperantistojn por ŝajnigi, ke la aranĝoj estas allogaj” klarigis la policestro. “Plej skandale estis la katalogo, kiun ili proponis al sia klientaro, la organizantoj de la eventoj, danke al kiu eblis elekti profilon de esperantisto por ĉiu renkontiĝo: al FESTO oni sendis drogitajn junulojn, al Arkones nur slavojn kaj al UK 90-jarulojn”. Ĉiun homgrupon akompanis ĉiam unu el la organizantoj de la reto (kio laŭdire klarigas la ĉiama ĉeesto de iu maljunulo aŭ pensiulo ankaŭ en junularaj aranĝoj) kiu kontrolis, ke ili ne malkaŝu la veron. Multaj el la viktimoj estis devigitaj festumi dumnokte aŭ duondormi dum prelegoj kaj ofte suferis insultojn kaj fizikajn atakojn se ili ne plenumis siajn devojn.
“Nun estas tasko de UEA decidi pri la puno al la organizantoj de tiuj ĉi aranĝoj, kiuj profitis de la servo, ĉar ne nur la reto kulpas pri tiu ĉi homkomerco, sed ankaŭ la klientoj, kiuj siaflanke havis la subtenon de UEA” atentigis la policestro. Dume la viktimoj restas en posttraŭmata centro en Kipro, kie ili nun devas eklerni, kiel agi en la normala mondo, ekstermovade. Multaj havas malfacilaĵojn por ne danci, kiam ekaŭdeblas La bambo kaj por liberigi sin de nomŝildo. La skipo de psikologoj estas tamen optimisma, ke ili baldaŭ lernos la anglan, “kiel ĉiu normala homo”.
Publikigita de admin 

La esploroj de la agentejo kondukis al la ideo, ke la korpo de la fifameta esperantisto estas fakte nur ŝajna, kaj ke en ĝi vivas kuniklo veninta el alia planedo por konkeri la mondon. La korpo uzata de la aliplaneda invadinto estus do tiu de Valerio Ari, malaperinta en la 80-aj jaroj.
Pasintsemajne alvenis en la stacidomon de Tuluzo (Francio) granda grupo de esperantistoj. Ili ĉiuj montris sin iom perditaj, sed plej okul-frapa estis ilia aspekto, kvazaŭ de tribanoj nomadaj. Ĉar ili ne tuj forlasis la ejon, respondeculoj de la franca trajn-kompanio alparolis ilin kaj proponis sin por helpi al ili, trovi la vojon. Tiam evidentiĝis, ke ili havis malfacilaĵojn por paroli alian lingvon ol Esperanto.