La artikolo de Komitatano Z en La Ondo de Esperanto, menciata ankaŭ de la Civita Klubeto, estas la pinto de la insulta eskalado inter tiu kaj Gbeglo Koffi. La afrikano montris sin ofendita kaj vundita kaj prenis la drastan decidon denunci tion al sia panjo. S-ino Koffi sekve kontaktis s-inon Z, kiu akceptis inerkonsenti rendevuon por pridiskuti la disputojn inter la infanoj. La unua alportos kuketojn kaj la dua pretigos teon.
Koffi jam anoncis ankaŭ, ke li ne invitos Komitatanon Z al sia naskiĝtaga festo “eĉ se li invitis min al tiu sia” ĉar li ĉiam “ĝenetas min kaj ruinigas miajn ŝercojn”. La neinvitoto ŝajn(ig)as ne zorgi pri tiu ofendo, kio eltiriĝas el lia lastatempa Twitter-mesaĝo “mi estas gumo, vi gluaĵo”.
La klaĉ-ĵurnalo Kun Takto! asertas, ke la problemo solviĝos per publika interbatiĝo en lerneja korto, sed neniu el la implikatoj konfirmis tion. Tamen, pluraj organizoj (inter ili TEJO, e@i kaj Esperantista Kat-amikaro) jam pridisputas la ekspluat-rajton kaj ekpretigas enir-biletojn vendotajn al la publiko.