Volontulo printas la interreton

Volontula laboristo en loka Esperanto-klubo en Pollando decidis printi la interreton en la laborejo ĉar la retaliro ne funkciis liahejme. “Mi ne sciis, ke tio daŭros tiom longe. Mi intencis simple printi ĝin por povi legi vespere sur papero, ĉar la ADSL-konekto jam de pluraj tagoj ne funkcias”. La volontulo ricevis punon, sed plu laboros en la oficejo, kie nuntempe printiĝas ĉiuj retpaĝoj, kiuj komencas per la litero bo. “Granda problemo estas, ke ĉiutage multaj novaj retpaĝoj aperas, do la printlaboro neniam finiĝos” bedaŭras la kluba prezidanto.

Ĥaoso regas en la malgranda klubo, ĉar neniu trovas solvon taŭgan. “Se ni nuligus la printadon la tuta sistemo kolapsus ĉar ĝi devus forviŝi tro multe da datenoj el la portempa memoro. Se ni ne plu aldonos paperon, la printilo ne printos sed la tasko restos, do tio ne solvos la problemon”.

Verŝajne la problemo estiĝis, kiam la volontulo klakis sur “Printi ĉion”, tio kio kaŭzis katastrofon similan al la dehako de ducent milionoj da arboj. “La interreto estas danĝera ilo, kiu ne estu ĉe ĉies atingo. Ĉe la atingo de tiu sinjoro devus esti fakte nenio” verdiktis la prezidanto de la klubo.

2 Respondoj al Volontulo printas la interreton

  1. Dirk Bindmann diras:

    Tio ŝajnas ŝerco por idiotoj. Kiu normalulo kredas, ke la ordono “presu ĉion” koncernas tutan Interreton?

    Ni tamen atente sekvu la sorton de la klubeto! Certe jam troviĝis novaj volontuloj, kiuj nun forhakas ĉiujn arbarojn en Pollando, por produkti paperon, por nutri malsatan presilon, por presi tutan Interreton, por ridigi nin.

  2. mi diras:

    Bonege!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: