Giorgio Silfer invitas famulojn

La pasintan semajnfinon, la konata esperantisto Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito, organizis ekskluzivan feston en sia kampara domo en la Alpoj. Ĉeestis interalie la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-Moon, la usona artisto Britney Spears kaj la bofilino de Silfer.

La invito, al kiu havis aliron ĉi tiu redakcio, tekstis: “Mi invitas vin al tranokta piĵam-festo ĉe mi. Ni kantos kaj ludos, do nepras bona humoro!” kaj havis ankaŭ bildon de S-ro Silfer en pajaca vesto. Laŭ la ĉeestintoj la programo inkluzivis la ludojn Blindulo, Muzikseĝoj kaj Papero, tondilo, ŝtono. Ili ĉiuj deklaris sin tre kontentaj pri la aranĝo. “Al mi iom mankas la infanaj tempoj” deklaris S-ino Spears, “sed ĉe Giorĉjo oni ĉiam amuziĝas. La sandviĉetoj estis vere elstaraj!”.

Ĉio ŝajnas montri, ke tiu ĉi evento estis estrikte privata kaj neniel rilatas al la posteno de S-ro Silfer en la Esperanta Civito, ĉar ne aperas informo pri ĝi en ties oficiala gazetara servo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: