Lernanto alvokas la demonon

Satano prezentis sin en la formo de vira ŝafo dum esperanto-kurso okazanta en Lyon, Francio. 21-jara knabo alvokis hieraŭ tute senvole la demonon, kiam li provis elparoli la frazon Mi aliĝis per la reta aliĝilo. La knabo ne sukcesis eldiri la frazon, sed li senintence komencis elsendi sonojn, kiuj pli similis al la latina lingvo ol al esperanto. Liaj samklasanoj provis konvinki lin, ne klopodi. “Li ruĝiĝis kaj ektremis, sed li ne aŭdis niajn kriojn. Poste fumo komencis eliri lian kapon kaj la sulfura odoro atingis la tutan ĉambron”.

Parapsikologoj jam komencis pristudi la fenomenon, kiu laŭ iliaj deklaroj petas tujan revizion de liaj fakaj fundamentoj. “Ni suspektas, ke la lingvo de la infero povas do esti ne la angla sed komencanta francakĉenta esperanto”. Ili studas ankaŭ la kazon de bazlerneja instruistino, kiu preskaŭ malfermis interdimensian breĉon, kiam ŝi skribis Google sur la tabulon.

La respondeculo pri la esperanto-kurso intencas plukunveni por la lecionoj.

2 Respondoj al Lernanto alvokas la demonon

  1. mi diras:

    Bonege!

  2. brilanto diras:

    Salutojn de “Inkubo”, kie William Shatner jam luktis kun parenco de tiu ĉi kapro..

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: