LKK envolvita en terorismo

Konataj estis en la Esperanto-movado la senhontaj atencoj, kiuj okazis dum la lasta Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando. Kvankam malmultaj esperantistoj plu parolas pri tiu temo, la lokaj policistoj daŭre esploris pri tiuj okazaĵoj, ĝis la spuroj postlasitaj de la farinto kondukis ilin al la domo mem de LKK-ano Malzorgata Bdsgzyęfłoćmski.

De la komenco estis deklaroj, ke la monumenton de D-ro Zamenhof atakis “18-jara enkapuĉa junulo”, do la policistoj decidis intervjui la filon de s-ino Bdsgzyęfłoćmski. Post 20-minuta pridemandado en la loka arestejo, la knabo fine agnoskis, ke ja li atakis la kreinton de la Internacia Lingvo.

“Mi koleris, ĉar mia panjo de la tri tagoj ne plu kuiris la vespermanĝon, ĉar ŝi nur organizis la tiun stultan kongreson” diris plorete la junulo. Laŭ lia depozicio la patrino malatentis ankaŭ aliajn taskojn, kiel la nutrado de la hejma hamstro. “Mi timis, ke hamstro mortos, do mi decidis fari la atakon, por ke ŝi ekhavu la timon kaj revenu al hejmo”. Pluaj esploradoj montris, ke la knabo dum tiu tempo serioze fiodoris, kio igis la policistojn pensi, ke la patrino ankaŭ ĉesis bani lin dum la organizado de la Kongreso.

La knabo estas nun sub provizora zorgado de sia avino, dum la juĝaj instancoj pridiskutas, ĉu forpreni la knabon de la patrino aŭ agnoski, ke li estas jam plenkreska kaj li zorgu pri si mem.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: