Denaskulo kabeas antaŭ la naskiĝo

Antaŭa bildo de la beboS-ino Hin-yong el Japanio kaj ŝia edzo s-ro Nogueira el Portugalio ekhavos bebon komence de februaro. Ĉi tiu esperantista paro, kies nura hejma lingvo estas la Internacia, anoncis jam en sia familia blogo, ke la bebo denaske parolos Esperanton.
Ŝajnas tamen, ke la bebo eksciis pri tiuj komentoj, kaj decidis jam nun anonci, ke tio ne okazos. Dum la kontrolo ĉe la kuracisto, aperis en la eĥografio bildo de la naskoto kun ŝildo, sur kiu legeblas “Fek’ al Esperanto”. La estontaj gepatroj interpretis tion kiel antaŭnaskan kabeon, kvankam kelkaj opinias, ke temas pri simpla reklamo de la hiphopa grupo La Pafklik’.
“Mi volis eviti ĝuste tion, ke mia infano kabeu, do mi intencis prenadi lin al Esperanto-aranĝoj kaj bombardi lin per  la himno, poemoj kaj steloj, sed li eĉ ne donis al mi la tempon!” lamentis la patro. Kvankam ankaŭ la patrino opinias, ke tiu deklaro de ŝia bebo estas intenc-deklaro kaj ne reklamo, ŝi estas pli optimisma. “Ni atendos, ĝis li naskiĝos kaj ni demandos al li, ĉu li vere ne intencas paroli Esperanton. Se li kapablis skribi sur paperon en mia ventro, li ja devus kapabli respondi”.
La kuracistoj pristudas la fenomenon kaj jam notis ĉe la dosiero de la gravedulino, ke estu papero kaj krajono ĉe-mane dum la nasko.

Unu respondo al Denaskulo kabeas antaŭ la naskiĝo

  1. Sasxa diras:

    Ne, tio ne eblas.

    Kie vi trovis tiun novajhon? Chu vi povas rekontroli la fonton por ne perdi la fidon de viaj legantoj?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: