Reaperis karavano perdiĝinta post la IJK en Vjetnamio

Pasintsemajne alvenis en la stacidomon de Tuluzo (Francio) granda grupo de esperantistoj. Ili ĉiuj montris sin iom perditaj, sed plej okul-frapa estis ilia aspekto, kvazaŭ de tribanoj nomadaj. Ĉar ili ne tuj forlasis la ejon, respondeculoj de la franca trajn-kompanio alparolis ilin kaj proponis sin por helpi al ili, trovi la vojon. Tiam evidentiĝis, ke ili havis malfacilaĵojn por paroli alian lingvon ol Esperanto.

Kiam la interpretisto de la loka Esperanto-klubo alvenis, li tradukis, ke ili estis en la IJK en Vjetnamio kaj ĵus alvenis en karavano. Tamen, ili evidente perdiĝis ie survoje kaj klopodis daŭre preni aliajn trajnojn por atingi sian celon, ĉiam sensukcese. Post plurjara trajnvojaĝado en Esperanta rondo, ili ĉiuj komencis perdi kapablojn paroli en aliaj lingvoj ol la internacia, ĉar ili daŭre rilatis inter si.

Kelkajn tagojn post ilia alveno, multaj ankoraŭ serĉas siajn familianojn, kelkaj el kiuj intertempe mortis aŭ translokiĝis, do la tasko komplikiĝas. La gvidanto de la karavano respondis al kelkaj el niaj demandoj.

Ĉu vi iam antaŭvidis, ke vojaĝi trajne el Vjetnamio en Eŭropon povus esti tiom malfacile?
Tute ne, mi fakte havis ĉiujn trajnkonektojn elprintitajn, sed ni verŝajne miskomprenis nur unu eron iam je la komenco, kaj poste ne plu eblis repreni la itineron.

Ĉu la grupo havis sufiĉe da mono por travivi du jarojn kaj duono survoje?
Fakte ne. Komence ni simple manĝis en stacidomaj restoracioj, sed poste ni konstatis, ke la mono elĉerpiĝas kaj ni ankoraŭ estis ie en Irako. Tie cetere ni erare prenis trajnon, kiu veturis norden. Ĉiukaze, kiamen Rusio ni aĉetis platan plastan ujon en kiu ni kreskigis legomojn kaj tiel plu.

Neniu do mortis pro malsato…
Eĉ male: ni alvenis kun du novaj karavananoj: beboj koncipitaj kaj naskiĝintaj en trajnoj, unu en Barato kaj alia en Kazaĥio.

Kion vi intencas fari nun?
Mi ankoraŭ ne trovis mian familion, sed mi pensas, ke mi unue devas mediti pri nia longa vojaĝo. Mi sentas vokon de Dio. Mi sentas min, kiel Moseo, kiu fine sukcesis gvidi la homaron al celata loko. Mi eble fondos religion, devas esti bona negoco.

Unu respondo al Reaperis karavano perdiĝinta post la IJK en Vjetnamio

  1. Nekredeble!!!
    Cxu cxi tiu vere okazis?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: