Kuniklo kaŝe provas regi la mondon

La usona agentejo CIA ekesploris antaŭ kelkaj monatoj la agojn de la Konsulo de la kvazaŭklubo Esperanta Civito. La kialo de tio estis foto trovita en reta profilo de s-ro Silfer, kiu troviĝis en albumo nomita “Mi” kaj montris klare la vizaĝon de kuniklo.

La esploroj de la agentejo kondukis al la ideo, ke la korpo de la fifameta esperantisto estas fakte nur ŝajna, kaj ke en ĝi vivas kuniklo veninta el alia planedo por konkeri la mondon. La korpo uzata de la aliplaneda invadinto estus do tiu de Valerio Ari, malaperinta en la 80-aj jaroj.

“Ni vidis la foton de la kuniklo kaj ni kiel fakton interpretis tion, ke ĝi estis en la albumo “Mi” de la profilo de s-ro Silfer” deklaris la direktoro de la esplorgrupo. “Ni jam de kelkaj jardekoj scias pri la planoj de eksterteranoj, konkeri nian planedon, sed ni ĝis nun neniam suspektis, ke ili provos fari tion pere de artefarita lingvo”. Laŭ la raportoj de la inspektado farita en la domo de la Konsulo, troveblis tie kontakt-informoj de alia anoj de la kunikla armeo, kelkaj el kiuj koincidis kun la (ŝajn)nomoj de aliaj civitanoj. “Ni suspektas, ke ili uzis laŭdire demokratian struktureton de ili nomatan Esperanta Civito por havigi al si ĉiam pli da apog-punktoj sur la tero. Ili tiumaniere gajnis al si la konfidon de kelkaj homoj por starigi kolonion sur la tero. Ni kompreneble atentas ankaŭ pri aliaj kunikloj, kiuj ne rimarkate saltetas tra la kamparo, sed povus signifi grandan danĝeron por nia homaro”.

La esploroj nun turnas sin ankaŭ al la edzino de Silfer, Perla Martinelli, por ekscii, ĉu ŝi konscias, pri la vera identeco de sia edzo aŭ ĉu eble ŝi mem estas besto. Tiun ĉi tezon lastan subtenas kelkaj, kiuj iam vidis ŝin persone.

2 Respondoj al Kuniklo kaŝe provas regi la mondon

  1. Sasxa diras:

    Estimataj Redakcianoj.

    Mi apenau sukcesis ne fali subtablen🙂.

    Kun Kunikla saluto!

  2. Bernardo diras:

    Agrable stulta: fola livero – livera folio, legu tie: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/227113.

    Dankon pro la ridigo!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: