UEA enkondukas novajn kategoriojn

Por respondi al la peto de parto de la membraro de UEA plisimpligi la kategori-sistemon de la organizo, UEA enkondukis plurajn novajn eblojn tiel, ke kaj novaj kaj malnovaj anoj trovu por si taŭgan kategorion. Ĉefe la junaj UEA-membroj estas kritikemaj pri la iliadire alitempa strukturo, do ankaŭ ili estis konsiderataj por la ellaboro de la propono. Jen la laste enkondukitaj kategorioj:

MN: Membro Nenio – ricevas, kiel la nomo sugestas, nenion de la organizo. Kelkaj komparas tion ĉi kun statuso de simpatianto.
MI: Membro Individuisma (ne Individua Membro!) – ricevas ĉion, kion ricevas IM, sed ne estas konsiderata parto de la esperantista socio.
MU: Membro Unufoja – akceptas pagi kotizon sed fajfas pri ĉio alia.
MS: Membro Strangulo – ricevas rabaton se li devigas sin vesti verde almenaŭ 300 tagojn en la jaro.
iM: iMembro (denove ne Individua Membro!) – ricevas aliron al ĉiuj retaj servoj de UEA nur pere de iPod Touch aŭ iPhone.
MPS: Membro Pasporta Servo – aliĝas ĉar li pensas, ke necesas por uzi Pasportan Servon, sed ne ricevas ekzempleron aŭ konton en la retpaĝo.
MP: Membro Polo – ricevas ĉiujn artikolojn la de la eldonaĵoj kiel glu-markojn por aldoni al la tekstoj.
MRMC: Membro Roy McCoy – unumembra  kategorio ekskluziva por Roy McCoy.
MJ: Membro Juna – ne ricevas paperajn eldonaĵojn sed havas rabaton por aĉeti drinkaĵojn en la urbaj drinkejoj dum UK.

La kotizoj de ĉiu kategorio estas kalkulata laŭ la jara enspezo, la nombro de membroj en la familio, la kategorio de la deven- kaj loĝ-landoj kaj ties loĝantaroj kaj malnetaj enlandaj produktoj. Rabaton ricevas junuloj, pensiuloj, gejoj, beluloj kaj poliglotoj kaj devas krompagi eksidistoj, fizikistoj kaj konatuloj de Renato Corsetti.

Kontribuis: la korvo

4 Respondoj al UEA enkondukas novajn kategoriojn

  1. Aleks diras:

    Domaĝe ke ne ekzistas MJS (membro Juna Senmona), kiu ne pagas sed tamen ricevas rabaton por acxeti drinkaĵojn🙂, estus mojose!

  2. Edu diras:

    Certe! Ankaŭ estus saĝe enkonduki la kategorion DMM (Dumviva Maljuna Membro): membroj aĝantaj almenaŭ 95 jarojn, kiuj dumvive ricevos retpoŝte ligilojn al la videoj de Youtube de UEA😛

  3. Fabio diras:

    Estante junulo, gejo, fizikisto kaj konatulo de Renato Corsetti, mi pensas, ke mi tute ne aliĝos, por ne devi kalkuli ĉu la krompagoj estas pli aŭ malpli grandaj ol la rabatoj.

  4. Fabio diras:

    Interkrampe, oni diras “konato”, ne “konatulo”. Samkial oni diras “prezidanto” kaj ne “prezidantulo”.🙂

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: