Atako al Esperanto en libro-vendejo

Vandalo estis arestita hodiaŭ provinte movi ĉiujn Esperanto-rilatajn varojn en librovendejo de la fako “lingvoj” al tiu pri “historio”. Li unue translokigis la vortarojn kaj lerno-librojn kaj poste ekserĉis aliajn eldonaĵojn por meti ilin sur la bretojn de la liatakse pli taŭga fako.

Feliĉe por la Internacia Lingvo, esperantisto vidis tiun fiagon kaj tuj atentigis la vendistojn pri ĝi. Ili senhezite taklis la friponon kaj tenis lin ĝis la polico alvenis. En sia oficejo la policistoj pridemandis la viron, kaj li klarigis, ke li nur celis bonon: oni ja povis konstati, ke ĉiuj varoj estis plej zorge traktitaj kaj bone ordigitaj sur la bretoj. “Tio tamen ne pravigas, kion li faris” diris la  ĉef-policisto. “Li eĉ havas antecedentojn pri similspecaj agoj. Ekzemple, pasintmonate li movis ĉiujn ekzemplerojn de la biblio al la fako “fikcio” en alia urba libro-vendejo”.

La Esperanto-klubo urba decidis uzi grandan parton de sia buĝeto por instali kameraojn en ĉiujn libro-vendejojn por eviti estontece, ke tiaj aferoj okazu denove. S-ro Gbeglo Koffi, siaflanke, profitis la okazon por atentigi pri la gejeco de iu sinjoro, kiun li (ĉiam laŭ siaj atestoj) vidis iam, kiam li promenis antaŭ kelkaj monatoj en loka parko. Pri la ligo kun la temo li specifis nenion plian.

5 Respondoj al Atako al Esperanto en libro-vendejo

  1. qwerty diras:

    Mi ridis😀

  2. ignatius881 diras:

    Interesa afero.

    Eble mi movos ĉiujn librojn skribitajn de politikistoj de “eseoj” al “humuraĵoj”😀

  3. Milokula Kato diras:

    Jen la nivelo de la verdbuŝa ĵurnalismo. Oni “forgesis” mencii, en kiu lando aŭ urbo okazis la atako.

  4. Kaja diras:

    Devas esti ke li movis la Biblion al la ne-fikcia sekcio el la religio sekcio.

  5. Keith diras:

    Mi ne komprenas tiujn, kiuj opinias Esperanto historia afero, dum nune ekzistas pli da Esperantistoj ol en antaŭaj tempoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: