Demisiis la aktoro, kiu rolis kiel Buller

Jefferson en la rolo de Osmo Buller

John Jefferson, profesia aktoro, kiu ekde 2001 rolis kiel Osmo Buller en la Centra Oficejo de UEA, demisiis pasintlunde de sia posteno “por pliampleksigi mian sperton kaj ne konstantigi min en tiaj roloj”. S-ro Jefferson komencis sian aktoran karieron en sia devenurbo Cleveland, sed baldaŭ translokiĝis al Eŭropo, kie “tiutempe estis multe pli da eblecoj por novaj talentuloj”.

Dum la 90-aj jaroj, UEA ĉesis dungi aktorojn por preni la lokojn de respondeculoj, sed en la komenco de tiu ĉi jarcento la drasta malkresko de esperantistoj devigis ilin repreni la antaŭan kutimon. Pri la pasinteco kaj la estonteco, Jefferson komentis: “Mi tre fieras pro mia laboro en la rolo de Osmo Buller – mi tamen devas agnoski, ke dum la lastaj monatoj mi mem konstatis ian mankon en mia interpretado. Aliflanke mi estas optimisma pri la estonteco de la posteno, ĉar estis multaj kandidatiĝoj por Komitatano B; povas esti, ke post deko da jaroj ne plu necesos havi aktoron”.

Por eviti problemojn ĝis tiu momento, la Estraro de UEA jam ekorganizis aktor-selektadon de Buller-oj sub la nomo Buller Fame: the Casting. Ĝi celas ne nur esperantistajn kandidatojn sed ankaŭ alilingvajn ĉar UEA esperas, ke la etoso de la Centra Oficejo ege helpos al la nova aktoro ellerni la lingvon facile. “Mi certas, ke baldaŭ Probĉjo [Prezidanto Probal Dasgupta] povos uzi siajn komplikajn strukturojn kun la nova Buller” asertis la Ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak.

3 Respondoj al Demisiis la aktoro, kiu rolis kiel Buller

  1. pistike65 diras:

    Bone, sed kiu ludas la rolon de Probĉjo? Kaj de Barbara?

  2. Harri diras:

    Bone, ke vi nun publikigis la aferon, pri kiu mi sciis jam longe. Ĝis antaŭ nelonge tamen estis nekonate, kie sien kaŝis Buller-Buller post la dungo de Jefferson-Buller. Dank’ al mia detektiva laboro, pasintan someron tiu loko estis trovita. Buller-Buller nun laboras proksime al sia naskiĝejo en Taivalkoski, Finnlando. Li estras la tiean Centran Oficejon (vidu bildon ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/harri/5392190 ). La ombra CO estas kaŝita en t.n. Zamenhof-arbaro, pri kiu mi skribis ĉi tie: http://www.ipernity.com/blog/harri/166724 . Tie li ankoraŭ havas daŭran kontakton kun la subtera esperantistaro uzante specialan spionan radioaparaton – foton pri ĝi trovu ĉe mia artikolo. Mi devis, kompreneble, raporti pri la afero tre diskrete kaj sub kaŝnomoj. Buller-Bulleron mem mi ne sukcesis tie renkonti, sed fidinduloj raportis ke li estis tie vidita.

  3. Eduardo NAVAS diras:

    ¿Kia FEKAJXO ESTAS TIU CXI???

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: