Virino manifestacias antaŭ la CO

S-ino van den Helgen ’s Boodschap sur arĥiva foto

Jam unu semajnon sidas S-ino Marlene van den Helgen ‘s Boodschap antaŭ la pordo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Strange, ŝi havas nenian rilaton al Esperanto, sed male interesiĝis pri la tiea libroservo eklerninte la hispanan lingvon. Livera Folio havis la okazon intervjui ŝin por ekhavi respondojn pri ŝia manifestacio, kaj montriĝis, ke s-ino van den Helgen ‘s Boodschap opinias Esperanton “dialekto” de la hispana lingvo kaj ŝi rifuzis rezigni al siaj klopodoj akiri Biblion en la lingvo, kiun ŝi nun lernas. “Ili ne sukcesos trompi min, tiuj friponoj, mi havas rajtojn kiel konsumanto kaj mi venigos la prezidanton de la Eŭropa Komisio se necesos” ĥeĥis la sinjorino.

La vendejoj ĉirkaŭantaj la CO subtenas la manifestacion de s-ino van den Helgen ‘s Boodschap kaj provizas ŝin per ĉio necesa por ŝia vivteno: frititaj terpomoj el la fritejo, kanabo el la kofiŝopo kaj putinoj el Hotelo California. “La tuta kvartalo subtenas min kaj tiel ĉi mi eltenos ĝis mi sukcesos atingi mian celon”. La nederlanda virino ankaŭ montras sur paperaj paneloj diversajn ofensajn malbonsonorajn sloganojn.

Siaflanke Ionel Oneţ, libroservisto de la CO, ekpensas pri la ebleco mem aĉeti kelkajn hispanlingvajn varojn por vendi al la sinjorino kaj ke ŝi kontentu. Aliaj oficistoj proponis tamen pli ambician strategion: atendi ĝis la sinjorino venigos aŭtoritatulojn kaj tiam ekvarbi ĉe ili por Esperanto.

2 Respondoj al Virino manifestacias antaŭ la CO

  1. […] This post was mentioned on Twitter by Benjamin Irwin. Benjamin Irwin said: Virino manifestacias antaŭ la Centra Oficejo. https://liverafolio.wordpress.com/2010/04/08/virino-manifestacias-antau-la-co/ […]

  2. KuboF diras:

    Mojosa reklamo😀

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: