Maria propagandos Esperanton

Laŭ interkonsento inter UEA kaj la ĉielaj instancoj la Dipatrino Maria okazigos varb-kampanjon por Esperanto okaze de siaj ĉiujaraj aperiĝoj kaj mirakloj inter la 13-a de majo kaj la 13-a de oktobro. Dum ĉi tiuj monatoj ariĝas miloj da homoj en Fátima, kio vekis la intereson de la esperantistaro. “Ni opinias, ke tiu ĉi estas tre bona maniero atingi la atenton de multaj homoj, kiuj alikaze neniam ekscius pri Esperanto” argumentis Osmo Buller. Ankaŭ la fakto, ke la mesaĝo venos de Maria mem, faros tre grandan impreson inter la adresatoj.

La kampanjon ĉeforganizis UEA helpe de sia faka sekcio Esperantista Mediuma Asocio (EMA). La reprezentantoj de EMA jam de du semajnoj sendas al Maria telepatiajn mesaĝojn kun alkroĉitaj flugfolioj, malnovaj ekzempleroj de la revuo Kontakto, kaj brokantaj Ŝlosiloj.

Alia faka sekcio de UEA, Esperantista Ateisma Granda Amikaro de Memfidaj Esperantistoj Sendiaj (EA GAMES), esprimis sian malkontenton pri tiu ĉi kampanjo. “Estas tutevidente, ke la homaro ne plu interesiĝas pri Maria. Tio ĉi denove montras la stagnadon de UEA, kiu devus turni sin al la novaj tendencoj, kiel Pastafarismo“. Buller, tamen, vidas jen eblecon starigi pli fluan kontakton inter UEA kaj la Ĉielo. “Ni jam havas oficialajn rilatojn kun UN kaj UNESCO, mankas nun oficialaj rilatoj kun postmortaj instancoj. Pri kontakto kun la infera estraro zorgas nia komitatano Kafo”.

Unu respondo al Maria propagandos Esperanton

  1. Stanislavo diras:

    Kial Kafo? Cxu ne Silfero respondecas pri Infero? Almenaux pri tiu de UEA…

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: