Dissolvita reto, kiu ŝakris per esperantistoj

La nacia polico de Kipro malkovris pasintsemajne reton dediĉatan al la ŝakrado de esperantistoj. Laŭ la deklaroj de la policestro la organizon regis grupo de pensiuloj avidaj je mono por siaj genepoj. Ili tiel nutris la multnombrajn esperanto-renkontiĝojn per freŝaj kaj malfreŝaj esperantistoj, kiuj do okupis lokon dum la prelegoj, en amasloĝejoj kaj simile.

“Tiu ĉi ŝakro-reto sendis al multaj esperanto-renkontiĝoj esperantistojn por ŝajnigi, ke la aranĝoj estas allogaj” klarigis la policestro. “Plej skandale estis la katalogo, kiun ili proponis al sia klientaro, la organizantoj de la eventoj, danke al kiu eblis elekti profilon de esperantisto por ĉiu renkontiĝo: al FESTO oni sendis drogitajn junulojn, al Arkones nur slavojn kaj al UK 90-jarulojn”. Ĉiun homgrupon akompanis ĉiam unu el la organizantoj de la reto (kio laŭdire klarigas la ĉiaman ĉeeston de iu maljunulo aŭ pensiulo ankaŭ en junularaj aranĝoj) kiu kontrolis, ke ili ne malkaŝu la veron. Multaj el la viktimoj estis devigitaj festumi dumnokte aŭ duondormi dum prelegoj kaj ofte suferis insultojn kaj fizikajn atakojn se ili ne plenumis siajn devojn.

“Nun estas tasko de UEA decidi pri la puno al la organizantoj de tiuj ĉi aranĝoj, kiuj profitis de la servo, ĉar ne nur la reto kulpas pri tiu ĉi homkomerco, sed ankaŭ la klientoj, kiuj siaflanke havis la subtenon de UEA” atentigis la policestro. Dume la viktimoj restas en posttraŭmata centro en Kipro, kie ili nun devas eklerni, kiel agi en la normala mondo, ekstermovade. Multaj havas malfacilaĵojn por ne danci, kiam ekaŭdeblas La bambo kaj por liberigi sin de nomŝildo. La skipo de psikologoj estas tamen optimisma, ke ili baldaŭ lernos la anglan, “kiel ĉiu normala homo”.

2 Respondoj al Dissolvita reto, kiu ŝakris per esperantistoj

  1. lginko diras:

    Mi kredis ke tian devigon estis la kialo pro ke homoj aperas ĉe Esperanto-kongresoj…

  2. LukiZ diras:

    “kio laŭdire klarigas la ĉiama ĉeeSTo de iu maljunulo aŭ pensiulo ankaŭ en junularaj aRanĝOj”

    ĥa! do tIo jeN klarigaS multon pri Konataj gesInjoroj el Germanio😉

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: