Esperantio unuafoje partoprenos Eŭrovidon

La venontjara kantokonkurso Eŭrovido prezentos senprecedentan novaĵon: Esperantio estos konsiderata por la unua fojo kiel lando kaj rajtos sendi kontribuaĵon. Tion anoncis la danaj organizantoj en preskonferenco okazinta hieraŭ kun la ĉeesto de la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller. “La esperanta komunumo havas pli da landaj trajtoj kaj identeco ol aliaj landoj kun jardeka sperto en la konkurso: ne ekzistas kialo, plu diskriminacii ilin” klarigis la reprezentanto de la organiza teamo.

clay-serduchkoLaŭ ekskluzivaj informoj de anonima interna informanto, la Centra Oficejo planas kunmeti muzikgrupon el kelkaj el la oficistoj. La onidiroj sugestas, ke la KKS povus inspiriĝi de la ukraina Вєрка Сердючка kaj prezenti kanton en arĝentaj vestaĵoj. La respondeculoj pri kontado kaj administrado povus tiel lasi la unuan fojon la kalkulilojn kaj bilancojn por sursceniĝi kiel dancistoj.

La Ĝenerala Direktoro estas tre optimisma pri tiu ĉi okazo malfermiĝi al la mondo. “Tiu ĉi partopreno en tiom fama evento kongruas plene kun la dum la lasta UK aprobita agad-plano de la nova estraro”. Ankoraŭ ne ekzistas konkretaj decidoj pri la kanto, kiu reprezentos Esperantion dum la konkurso, sed ĝi verŝajne estos en la angla lingvo por igi ĝin pli alirebla al la publiko. “Ni tamen ja antaŭvidas enmeti la kriojn “Ek, ek!“ kaj “Al la supro, al la supro“ por almenaŭ subkonscie varbi por Esperanto.

La organizantoj de JES jam planas konkurson por elekti dum la jarŝanĝo pli junajn reprezentantojn de Esperantio por Eŭrovido, sed la lastan vorton havos la plenkreskuloj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: