Esperantisto ŝanĝas la mondon

Hieraŭ matene nekonata esperantisto okazigis nescie grandan pozitivan ŝanĝon en la mondo. Sub la pseŭdonimo “Esperanta Katamikarano” li publikigis mesaĝon en la Facebook-paĝo “Esperanto” malsimilan al ĉiuj aliaj sen suspekti, ke ĝi estos la origino de unutagaj ĝojo kaj feliĉo tra la tuta mondo. La enhavo de la kvazaŭmagia mesaĝo estis simpla sed preciza: “BONAN TAGON AL CXIUJ”. Tuj je la vido de tiu mesaĝo ĉiuj membroj de la nomita Facebook-paĝo ekhavis efektive bonan tagon almenaŭ ĝis noktomezo.

sorcxo

“Mi vidis la mesaĝon kaj ĝuste tiam mia edzino alportis al mi fromaĝ-ŝinkan sandviĉon” deklaris rave S-ro Küntsli el Luksemburgio. Ankaŭ en Japanio havis efikon la mistera sorĉo. Laŭ informoj de la loka Esperanto-klubo de Osaka, ties kasisto trovis leginte la magian mesaĝon katidon forlasitan surstrate. “Mi ne plu bezonos aĉetumi por la vespermanĝo” ĝojis li retmesaĝe.

La tuta mondo ŝajnas nun turni sin al Esperanto eksciinte pri tiu ĉi okazaĵo. Ban-Ki Moon jam aludis la temon en deklaroj al televida ĵurnalo: “Kiel ni ne pensis pri io tiom facila? Sufiĉis nur ĉiutage deziri bonan tagon al ĉiuj homoj de la mondo kaj ne plu estos ĉagreno kaj sufero. Tion ni dankos al la esperantistoj”.

Tamen kelkaj spertuloj pri magiaj aferoj jam avertas, ke bono kaj malbono ĉiam ekvilibriĝas, do tuta tago da bono povos havi nefastajn sekvojn. Efektive jam unuaj informoj pri tiaj sekvoj atingis la redakcion de Livera Folio: Renato Corsetti forgesis akuzativan finaĵon en diskuto kun sia filo, ĝuste je 00:05 kaj la kasisto de la Osaka Esperanto-klubo onidire misglutis kato-oston dum la matenmanĝo kaj devis hasti en malsanulejon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: