Lastminute: en la mondon venis nova sento

Psikologoj el la Universitato de Harvard ĵus anoncis la ekeston de nova sento, kiu ankoraŭ ne havas nomon oficialan. “Temas pri miksaĵo de angoro kaj senespero kun tuŝeto da antaŭĝojo pro ankoraŭ ne certa ŝanĝo al iomete pli esperplena situacio” klarigis la estro de la esplorgrupo. Tiun senton la scientistoj konstatis ĉefe ĉe brunharaj virinoj ŝatantaj karotan kukon pli ol ĉokoladan. Ankoraŭ mankas certiĝo pri tio, ĉu tiuj preferoj havas influon sur la sentoj, sed la unuaj statistikoj estas tre optimismaj pri tiu ebleco.

La sekva etapo antaŭ la enigo de la nova sento en la lernolibrojn, vortarojn kaj ceterajn referencmaterialojn estas konstato de ties ĉeesto aŭ malĉeesto en la cetero de la homaro kaj inter la bestoj. Tiucele baldaŭ aperos alvoko al homoj “sentantaj nepriskribeblajn sentojn” por trovi tiujn, kiuj sentadas la novan. Kelkaj kandidatoj jam interesiĝis en publikaj retaj forumoj: “Mi daŭre havas senton en mia ventro, plej ofte post manĝado de bigoso. Mi certas, ke temas pri la sama sento” komentis forumano.

Malpli urĝa sed ne malpli grava estas la demando pri la deveno kaj disdisiĝo de tiu nova sento. Unuaj teorioj sugestas, ke la nova sento populariĝis tra la aero, eble helpe de flugiloj de facila vento, kvankam ankoraŭ malklaras, kiel sento povas havi flugilojn.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

<span>%d</span> blogantoj ŝatas tiun ĉi: