Heroldo de Esperanto plu aperadas

La supozata malapero de Heroldo de Esperanto estas nur ŝajna. Tiel evidentiĝis post la lastaj informoj atingintaj Liveran Folion. La ĉagrenitaj abonantoj ĉesis atendi la alvenon de la eldonaĵo antaŭ monatoj, nesciante, ke ili plu ricevadas ĝin, nur en nova pli ekologia formo nepapera.

Tiu ĉi nova formo estas ankaŭ ne reta, kiel kelkaj komence supozis, sed simple nevidebla. Tiel eblas ŝpari ne nur la paperon sed ankaŭ la laboron de la grafikisto. “Ni jam de pluraj monatoj dissendadas nian eldonaĵon en la nova formo, kiel ni detale klarigis en la unua numero, kiu aperis laŭ tiu ĉi sistemo” klarigis respondeculo de LF-koop. La enhavo de la periodaĵo plu estas laŭ li la sama.

Kvankam LF-koop ne donis pliajn informojn pri la formato, estas raportoj de loĝantoj de Svisio, kiu asertas, ke ĉiun trian semajnon manpleno da homoj iras antaŭ sian domon kaj komencas kriegi ion en nekomprenebla lingvo en la montaron. Laŭ lokaj esperantistoj tiu lingvo estas Esperanto kaj la kriemuloj la konstantaj kunlaborantoj de Heroldo de Esperanto, interalie Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Supozeble LF-koop elektis la svisan montaron por la dissendo por favori la pluiron de la sonoj tra la grandaj valoj. Pasintsemajne, ekzemple, aŭdeblis eĥoj pri statistikoj rilate al la jam fama arta renkontiĝo Arkones, kio sugestas ke Heroldo efektive plu okupiĝas pri mem elpensitaj aŭ neekzistantaj faktoj pri aliulaj agadoj.

Post tiuj ĉi klarigoj la redakcio de Heroldo de Esperanto esperas trankviliĝon de la abonantaro kaj eĉ ties kreskon danke al la ekinteresiĝo de ekologi-favoraj kaj monto-amantaj grupoj. La kunlaborantoj jam pretigas la sekvan eldonon per gorĝo-ekzercoj kaj voĉtrejnado.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: