La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos Humphrey Tonkin. Katalin Kovats siavice anstataŭos princinon Peach kaj ekzistas onidiroj (nekonfirmitaj), ke la Koopa-reĝo povus esti Johann Martin Schleyer. Antaŭvideble la rolojn de aliaj estaĵoj de la mondo de Mario ludos aliaj gravuloj de la Esperanto-movado, kiel Stanka Starčević, Tobiasz Kaźmierski, Giorgio Silfer kaj Chuck Smith. Tamen pri tio ĉi ne estas detalaj informoj en la komuniko de la programistoj de Nintendo.
Shigeru Miyamoto ja anoncis jam, ke la ĉefrolulo havos la nomon Zami kaj anstataŭ fajro-bulojn ĵetos akuzativajn finaĵojn. Inter aliaj ĝustigoj por la Esperanta komunumo estas ankaŭ tiu, kiu permesos al Zami kreski post manĝado de ekzemplero de la Fundamento, malsame al la originala versio, en kiu havis tiun ĝi efikon fungoj.
Nintendo planas prezenti la finan produkton dum la Universala Kongreso de 2010 en Kubo, kvankam ankoraŭ ekzistas duboj, ĉu la aŭtoritatoj landaj permesos al la reprezentantoj de la entrepreno eniri la landon. “Ni zorgos pri tio, ke ĉio glate iros” asertis la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães. “UEA havas klaran influon en la tuta mondo, kaj se ni deziras ion, tio efektiviĝos”.
Ĝis nun la programistoj jam starigis kontakton kun kelkaj eminentuloj pri lingvo kaj pri videoludoj por fari la unuajn taksojn. Eblas kandidatiĝi por iĝi ano de la testa skipo ĉe la esperanta versio de la retpaĝo de Nintendo, http://www.nintendo.eo
Tre amuza. Mi hazarde trovis cxi tiun blogon, sed mi certe legos gxin ofte. Mi inkluzivis cxi tiun “novajxon” en La Verda Stelo.
Bedauxrinde nur temas pri sxerco sed mi ja sxategus tiun ideon efektivigita!
Brutala! Viaj artikoloj eĉ sanon plibonigadas 😀
Bonvolu skribi plu da artikoloj!
“anstataŭ fajro-bulojn ĵetos akuzativajn finaĵojn”
hahhahahahaa 🙂