Plia mispaŝo de Kerry oficialigas Esperanton en Porto-Riko

Se liaj komentoj pri Sirio kaj ties ĥemiaj armiloj eniros la historion de politiko kaj internaciaj rilatoj, la plej freŝa rimarko de John Kerry tutcerte legeblos en la libroj pri la Esperanto-historio. Dum preskonferenco okazinta la pasintan mardon, 17-an de aŭgusto, Kerry opiniis ke indas subteni la “Esperanto-literaturon” de la insulo por ke ĝi “estu prezenta en ĉiuj medioj kaj vivsituacioj”. Kerry ne rimarkis tamen, ke li diris “Esperanto” anstataŭ “esperpento”, kiel li celis, hispandevena literatura stilo, kiu helpe de deformitaj priskriboj celas kritiki la socion.

Kvankam la Esperanto-literaturo en Porto-Riko estas preskaŭ neekzistanta, la malmultaj landaj esperantistoj haste prenis la duan parton de la deklaro de Kerry kaj jam en la sama tago sendis proponon al la insula parlamento por oficialigi Esperanton “laŭ la deziroj kaj proponoj vortumitaj de la usona ministro pri eksteraj rilatoj”. Merkrede la parlamento aprobis la proponon “ĉar ni volas fari ion ajn por ĝeni tiujn usonanojn”. La fakto estas, ke kvankam la aŭtonomeco de Porto-Riko estas sufiĉe limigita, ties parlamento rajtas krei leĝojn por la insulo, kiuj ne kontraŭdiru la federacian leĝaron. Pro tio, ke Usono ne havas oficialan lingvon sed simple uzas la anglan pro tradicio, tiu ĉi estas ŝanĝo tute laŭleĝe farebla de Porto-Riko.

Kerry

La registaro de Barack Obama nun urĝe serĉas John Kerry por haltigi lin antaŭ ol li faros pliajn komentojn. “Ni ne scias, kie li estas. Li ferias sed liaj paroladoj ne, kaj tio estas tro danĝera por ni”. Morgaŭ aperos foto de Kerry en lakto-kartonoj tra la tuta lando, kiel kutime okazas, kiam la usona registaro serĉas homon.

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: