De bambo al orgio

Grandan skandalon kaŭzis la nova vintra junulara aranĝo JES – ne pro malbonkvalitaj luksaj ĉambroj nek pro malfruaj manĝo-tempoj sed pro tute liberama amasa orgio, kiu okazis dum la Silvestra Balo. La jam tradicia esperanta maniero danci la bambon evoluis dum la lastaj jaroj, sed ĝis nun ĝi neniam havis tian rezulton.

Por novuloj, oni klarigu: la bambon oni dancas grupe – parto de la dancantoj faras rondon dum la aliaj dancas ene de ĝi. Kiam unu el tiuj enaj dancantoj kisas homon el la rondo, tiuj ŝanĝas lokojn.

Tiel devus normale esti, kaj tion ĉiuj atendis, kiam ili ekdancis la bambon dum JES, sed supozeble neniu antaŭvidis la rezulton. Laŭ la ĉeestintoj ĉio komenciĝis, kiam du homoj kisis pli longe ol kutimas por ŝanĝi la lokon. Tio, kion la aliaj ne sciis, estas, ke tiuj du estis jam paro kaj ili tute ne partoprenis la bambon. Tamen la bambo-dancantoj verŝajne pensis, ke tio estas bona ideo, kaj ĉiuj komencis imiti la kisemulojn.

“Mi vidis, ke iu knabino montris siajn mamojn kaj ĉar al mi estis tre varme, mi decidis fari same” deklaris polino per retmesaĝo. “Multaj francoj partoprenis la orgion, ĉar ili pensis, ke temas pri programero de JES. Feliĉe ni alportis varbkondomojn de FESTO kaj distribuis ilin laŭbezone” deklaris alia knabo. La orgianojn amuzigis krome DĴ Leo, kiu aŭdigis muzikon taŭgan por la okazo, kaj supozeble pro tio ne povis partopreni la programeron.

La JES-ejo ankaŭ havis sufiĉe da loko por pluraj celoj kaj la ne-orgiemuloj povis danci en la dancejo, trinki en la trinkefo aŭ babili en la gufujo. Ne mankis laŭdoj de la ĉeestintoj sur la tiucela afiŝo, kiun la organizatoj enkondukis la lastan tagon.

3 Responses to De bambo al orgio

  1. Emcxjo diras:

    Mi esperas ke tiu afero estas nur falsajxo kiu ne celas alporti malpravajn ideojn an la kapo de homoj kiuj ne cxeestis JES kaj kredos tion. Ne okazis orgio dum la silvestra balo.

  2. qwerty diras:

    > Ne okazis orgio dum la silvestra balo.

    Bedawrinde.

Komenti