Post jaroj da kantado JoMo fine ricevis la agnoskon de la dancista komunumo. La rusa danc-esplorgrupo “La pomo verda” publikigis la rezultojn de eksperimento, por kiu ili klopodis dancadi la bambon sen kulereto da ĉarmo.
Skeptikuloj argumentis antaŭ la komenco de la eksperimento, ke ili ofte dancis la bambon kvankam ili estas ĉio alia ol ĉarmaj. Tiuj informoj montriĝis unuamomente veraj, kiam ili dancis la bambon antaŭ ĵurio sed post mallonga tempo ili ĉesis danci. Laŭ la takso de la spertuloj tio estas pruvo, ke ĉarmo necesas ne por danci sed por dancadi la bambon, akorde kun la tezo de JoMo.
Post tiu konstato plu daŭriĝis la klopodoj, laŭ kiuj kelkaj dancistoj provis efektivigi la konatan dancon kun duonkulereto da ĉarmo aŭ eĉ helpe de normala kulero da ĝi.
“Pli granda dozo de ĉarmo ne ŝajnas esti problemo, sed minimuma kvanto de ĉarmo necesa estas sendube kulereto” pravigis koregrafo Evgenij Smirnov la francan kantiston. “Ni same konstatis, ke la kulereto da ĉarmo necesas dum la dancado kaj nek antaŭe nek poste. Kelkaj volontuloj havis ĉe si eĉ du kuleretojn da ĉarmo ekdanconte sed neniom dancante kaj ili fiaskis skandale. Kelkaj eĉ vundis kruron pro manko de ĉarmo”.
Pri ĉi tiuj esploroj plendetis JoMo: “Mi ne komprenas eĉ la bezonon, pruvi ion tian: ĉiu scias, ke mi nur veron kantas. Mi tamen ĝojas, ke la rezultoj estis pozitivaj kaj iom scivolemas, kion pli oni volos estontece pruvi, ĉu iu pridubas, ke sur la mar’ reĝas vent kaj en arbaro silent'”.